KIO estas Liberpenso ?

mardi 8 octobre 2019
par  Lot 46
popularité : 21%

Enradikiĝante en la antikveco (Platono), pasante la mezepokon (Villon) kaj la renesancon, triumfanta en la 18-a jarcento kaj la franca revolucio, la Liberpenso estis la verko de ĉiuj, kiuj rifuzis la revelaciitajn veraĵojn truditajn de la regantoj kaj riskis tiam kontraŭstari, nei la obskurantismon kaj ĉiujn subpremojn.

Granda momento de ĉi tiu historio troviĝas en la Reformacio, komence de la 16-a jarcento. La Reformacio samtempe estas sociala ribelo en Vutembergo kaj ribelo kontraŭ la dogmoj de Romo en Ĝenevo. Erasmo estas unu el la plej famaj liberpensuloj de sia epoko.

Fondita en 1847 de la renkontiĝo de aktivuloj kiuj ekkonscias pri la graveco de la naskiĝanta Respubliko kaj la laborista movado kiu ankaŭ celis la laikecon en la lernejoj kaj la Ŝtato, kaj la malcedema lukto kontraŭ la religia subpremo, la Liberpenso de ĉiam arigas la plej elstarajn eminentulojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj : François-Vincent Raspail, Auguste Blanqui, Victor Hugo, Littré, Aristide Brian, Clemenceau, Emile Zola, Jean Jaurès,...

La Liberpenso baziĝas sur kvar fundamentaj principoj, kiujn pluraj generacioj de liberpensuloj efektivigis :

 La Liberpenso rifuzas ĉian religian entrudiĝon en la civilan socion kaj la respublikajn instituciojn. Ĝi postulas la striktan respekton de la leĝo de 1905.

 La Liberpenso defendas la institucian laikecon.

 La Liberpenso estas kontraŭreligia movado ĉar ĝi opinias ke la religioj estas la ĉefaj subpremaj kaj obskurantismaj fortoj de la homaro. La Liberpenso postulas ke la konkero de la feliĉo estas afero de vivantaj individuoj kaj ne pseŭda postmorta rekompenco. Ĝi refutas ĉiun revelaciitan veraĵon, malagnoskas ĉiujn dogmojn kaj antaŭenigas absolutan liberecon de la menso.

 La Liberpenso estas kontraŭmilitista ĉar ĝi rifuzas la amasbuĉadojn inter la popoloj por la profito de kelkaj elitoj. Ĝi postulas unuflankan senarmigon kaj ĝi estas internaciista ĉar ĝi aspiras antaŭ ĉio al la justeco inter la popoloj kaj plifortigas la Pacon.

 La Liberpenso estas kontraŭkapitalista ĉar ĝi rifuzas ĉiun ekonomian ekspluatadon, kiu, samkiel la politika kaj religia subpremoj, necesigas nur sklavigon de la individuo malprofite al siaj fundamentaj rajtoj. La liberpensuloj estas liberaj individuoj, jen pro kio, aliĝante al la Liberpenso, ili devontigas sin ne obei al la religiaj sakramentoj por si mem kaj siaj geinfanoj kaj havas civilan enterigon.

Por revigligi la respublikajn instituciojn, la liberpensuloj neprigas :

 La pastron en sia preĝejo, la instruiston en sia lernejo !

 Neniajn publikajn financadojn por la privataj lernejoj !

 Abolon de ĉiuj kontraŭlaikaj leĝoj !

 Striktan respekton de la leĝo de 1905 pri la disigo inter Eklezioj kaj Ŝtato !

La Liberpenso alvokas ĉiujn gecivitanojn, kiuj inklinas al ĝiaj principoj enviciĝi kaj plenumi kulturan, socialan, politikan emancipiĝon de la homaro.

Libera Penso
Kial mi ne estas kristano
Berttand Russell


Navigation

Articles de la rubrique

Agenda

Array

<<

2022

>>

<<

Août

>>

Aujourd’hui

LuMaMeJeVeSaDi
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930311234
Aucun évènement à venir les 6 prochains mois

Sites favoris


1 site référencé dans ce secteur